Eo:Legal FAQ

From OpenStreetMap Wiki
Jump to navigation Jump to search


Ĝenerale

Laŭ kiu licenco estas disponeblaj mapinformoj de OpenStreetMap?

Permesilo pri la informoj mem estas nuntempe Creative Commons Attribution-ShareAlike 2.0 (Krea Komunaĵo Atribuo-Samkondiĉe 2.0). Tio estas deklarita sur la paĝo OpenStreetMap License*.

Kiam vi alŝutas informojn al OSM, vi restas la rajtoposedanto de viaj informoj, sed vi konsentas permesi uzi ilin laŭ la kondiĉoj de tiu permesilo. Ĉi tio signifas, ke nur vi rajtas alilicenci la informojn, krom se vi aliĝis je aŭ post la 11-a de Majo 2010, ĉar tiam vi donis tiun rajton al OpenStreetMap Foundation. Kopirajto pri la tuta datumaro estas distrita inter ĉiuj kontribuintoj.

Kelkaj centoj da kontribuintoj ellasis siajn kontribuojn en la publikan havaĵon.

Krom tio, al uzado de ĉi tiu servilo aplikiĝas la kondiĉoj de uzado de kaheloj*.

Pri kiu permesilŝanĝo temas?

Ni konsideras transiron al la permesilo Open Database Licence ("ODbL"). Ĝia celo estas simila de la nuna, sed OSM Foundation opinias, ke ĝi estas leĝe pli certa kaj pli klara samtempe por kontribuantoj kaj uzantoj.

Oftaj demandoj estas responditaj en la respondaro pri Open Data License*.

Kiu licenco kovras la programaron?

Kie ne estas specifita alio, fontotekstoj de la iloj uzataj por ŝanĝado kaj disdonado de la informoj estas sub la GPL de GNU.

Kelkaj kontribuatoj aldone disponigas sian kodaĵon laŭ aliaj kondiĉoj; ekzemple, Potlatch kaj Gosmore estas publika havaĵo.

Kontribuado

Ĉu mi rajtas paŭsi informojn de Google Maps/Virtual Earth/Ordnance Survey/...?

Ne. Oni ne rajtas uzi aliulajn fontojn kiel bazon por informoj alŝutataj al OSM. Tiel estas ĉar iliaj licencoj tion ĉi malpermesas. Nur fontoj kun kongruaj permesiloj — ekzemple, publikhavaĵigitaj informoj de la Usona registaro — estas uzeblaj kiel bazo por aldonado de OSM-informoj. Tamen ni rajtas uzi aerfotojn de Yahoo! kaj Bing, ĉar Yahoo! kaj Microsoft konsentis permesi al OSM ilin uzi. Ĉiuokaze, plej bone estas krei informojn propramane!

Vidu la liston de eventualaj informfontoj*, kiuj estas konsideritaj aŭ konsiderataj rilate ilian leĝan kaj ceteran taŭgecon por uzo kun OSM.

Societo XYZ havas senpage elŝuteblajn informojn disponigitajn laŭ permesilo N. Ĉu mi povas uzi ilin en OSM?

Kontaktu la posedantojn de la informoj, klarigu al ili pri OSM, kaj petu skriban permeson licenci iliajn informojn laŭ nia permesilo, aŭ (por eviti ĉiajn eblajn dubojn aŭ miskomprenojn) tute sen ajnaj limigoj.

Se ne estas tute klare, ke la informoj estas uzeblaj sen limigoj, bonvolu ne fidi vian juran interpreton de la licenco. OSM celas antaŭ ĉio kreadon de libere kaj facile pludonebla kaj pluuzebla datumaro. Ĉio, kio malpurigas la datumaron aŭ elmetas OSM-on al risko de juĝproceso, kontraŭas tiun celon.

Eĉ se vi volas uzi nur etan parton, aŭ kompari la fontojn, vi ĉiuokaze akiru skriban aprobon/permeson. La koncernaj leĝaj principoj ne estas bone evoluintaj, kaj la komunumo de OSM volas produkti liberan kaj nemalpurigitan datumaron, ne elprovi la leĝproblemojn.

Resume: estu ekstreme singardema.

Uzado

Se mi havas informojn derivitajn de la informoj de OSM, ĉu mi devas disdoni ilin?

La licenco ne devigas vin disdoni al disponigi al iu ajnajn informojn. Sed se vi decidas disdoni ilin, aŭ ion derivitan de ili, vi devas disponigi ilin kun la samaj licencaj kondiĉoj kiel la informoj de OSM.

Ĉu mi rajtas postuli monon disdonante informojn de OSM aŭ informoj de ili derivitaj?

Jes. Vi povas laŭvole postuli ajnan monkvanton pro ajna servo aŭ informo, kiun vi disponigas. Tamen, ĉar la informoj (aŭ servoj), derivitaj de OSMaj informoj, devas esti same licencitaj, akirintoj rajtos pludoni ilin senpage.

Ĉu estas eble ricevi permeson por disdoni informoj de OSM laŭ alia permesilo?

Rajtoj pri informoj de OSM apartenas al la apartaj kontribuintoj. Se la uzotaj informoj estas kontribuita de nur malgranda kvanto da personoj, vi povas demandi ilin, ĉu ili konsentos disponigi siajn informojn al vi laŭ alia permesilo.

Mi volas ekuzi mapojn de OpenStreetMap. Kiel mi atribuu ilin al vi?

Interpretoj de licencoj de datumoj de OSM koncerne diversajn uzmanierojn

Vidu ankaŭ