Eo:JOSM/Plugins/Mapillary
JOSM kromaĵo por vidi kaj modifi bildojn de Mapillary kaj alŝuti novajn bildojn al la retejo. Ĝi estis disvolvita kiel parto de Google Summer of Code 2015[1][2].
Instrukcioj
Malfermi Mapillary tavolon
Malfermu la menuon Fonaĵoj
kaj alklaku la eron Mapillary
ĉe la fundo (aŭ klavara mallongigo Shift
+ ,
). Tio elŝutas kaj montras sekvencojn de mapillary.com sur la mapo.
Ĉiam ekzistas nur unu Mapillary tavolo. Se vi provas ripete malfermi la Mapillary tavolon, JOSM ŝanĝos la aktivan tavolon inter la Mapillary tavolo kaj la OSM-datuma tavolo anstataŭ malfermi pliajn Mapillary tavolojn.
Defaŭlte nur sekvencoj estas montrataj, kiuj trairas la areon, por kiu vi elŝutis OSM-datumojn. Tio povas esti ŝanĝita en la Mapillary preferoj (vidu sekcion #Iri al Mapillary agordoj), tie estas malsuprenira menuo por elekti la elŝutan reĝimon.
La alternativaj elŝutaj reĝimoj estas ĉio en la videbla areo (elŝuti ĉiujn sekvencojn en la videbla mapa areo dum zomado kaj/aŭ movado) kaj nur kiam mane petita (elŝuti nur kiam alklakante Dosiero
› Elŝuti Mapillary bildojn en nuna vido
, klavara mallongigo Shift
+ .
)
Iri al Mapillary agordoj
- malfermu en la ĉefa menuo
Redakti
›Preferoj…
, aŭ alternative uzu la klavaran mallongigonF12
- En la langeto nomata
Kromaĵoj
troviĝas langetoMapillary
Ensaluti
Iru al la Mapillary preferoj (vidu sekcion #Iri al Mapillary agordoj). En la supra dekstra angulo vi povas vidi ĉu vi jam ensalutis kaj butonon Ensaluti por ensaluti aŭ elsaluti de via Mapillary konto uzante OAuth 2.0 protokolon.
Alŝuti bildojn de "GeoImage tavolo" al mapillary.com
Antaŭkondiĉoj: Vi havas unu aŭ pliajn tavolojn tenantajn geolokitajn bildojn (PhotoLayer) malfermitajn
- Certiĝu, ke vi ensalutis al via Mapillary konto per JOSM (vidu #Ensaluti)
- Alklaku
Importi bildojn
en la menuoDosiero
kaj posteDe ekzistanta bilda tavolo
. Elektu la bildan tavolon, kiun vi volas importi al la Mapillary tavolo. - Aktivigu la Mapillary tavolon (verda marko antaŭ la tavolo).
- Certiĝu, ke vi aktivigis
Redaktan reĝimon
en la menuoDatumoj
- Vi povas movi la bildojn per Alklako kaj treno kaj turni ilin per
Shift
-klako kaj treno. Elektu multoblajn bildojn por ŝanĝi ilin samtempe. notu ke ĉi tio estas rompita almenaŭ en la windows versio - Kiam vi pretas, elektu la bildojn, kiujn vi volas alŝuti, kaj alklaku
Dosiero
›Alŝuti Mapillary bildojn
. Duobla alklako sur bildo elektas la tutan sekvencon.
![]() | La sekvaj partoj ne nepre estas ĝisdataj kaj bezonas revizion. |
Elekti bildon
Alklaku ĝian ikonon. Tiam la bildo montriĝos en la flanka dialogo. Se ne ekzistas dialogo, nova butono devus esti en la maldekstra breto. Se vi alklakas ĝin, la dialogo montriĝos. Ekzistas ankaŭ pluraj manieroj elekti pli ol unu bildon:
- Duobla alklako por elekti la tutan sekvencon.
Subaj opcioj estas rompitaj, almenaŭ en windows JOSM - t.e. ne funkcias en la nuna versio
- Ctrl+klako por aldoni unuopan bildon al la elekto.
- Shift+klako por elekti intervalon de bildoj.
Forigi bildon/bildojn
Elektu bildon aŭ aron da ili kaj poste premu DEL klavon. Tio forigos ilin de la mapo.
Eksporti bildojn
En la dosiera menuo troviĝas butono por eksporti bildojn. Ĝi malfermos novan fenestron, kie vi povas elekti, kion vi volas eksporti kaj kiam.
Historio dialogo
Alia ŝaltita dialogo en la maldekstra breto. Vi povas vidi lastajn komandojn kaj malfari ilin.
Filtrilo
Tie estas nova butono en la maldekstra flankbreto. Ĝi malfermos novan dialogon, kiu permesas al vi filtri la bildojn laŭ ilia origino kaj la signoj, kiujn ili havas.
Irada reĝimo
Nova butono en la menuo "Pli da iloj". Ĝi permesas al la uzanto difini intervalon kaj la elektita bildo moviĝos antaŭen periode.
Alŝuto
Vi povas alŝuti al la Mapillary servilo aron de importitaj bildoj. Ekzistas nova butono en la dosiera menuo. Post tio, vi devos iri al retpaĝo por permane aprobi la puŝon.
Versioj
Vi povas trovi superrigardon de la malsamaj revizioj de la kromaĵo ĉe GitHub.
Ĝenerale rekomendinde estas uzi la lastan haveblan version.
Malnovaj versioj
Ĉi tiu skatolo enhavas priskribojn por tre malnovaj versioj, kiuj ne estas inkluzivitaj en la versia listo ĉe GitHub. Montru la enhavon alklakante la ŝaltilon en la supra dekstra angulo.