Eo:Tag:railway=narrow_gauge

From OpenStreetMap Wiki
Jump to navigation Jump to search
Public-images-osm logo.svg railway = narrow_gauge
Narrow-gauge railway.JPG
Priskribo
Trajnoj por pasaĝeroj aŭ varoj sur trakoj pli mallarĝaj ol la tipa larĝo por la lando aŭ ŝtato. Show/edit corresponding data item.
Bildigata sur OSM Carto
Rendering-railway light rail funicular narrow gauge-125.png
Grupo: railways
Uzebla sur tiuj elementoj
ne povas esti uzata sur nodojpovas esti uzata sur liniojne povas esti uzata sur areojne povas esti uzata sur rilatoj
Utilaj kombinaĵoj
Stato: uzata neoficiale

railway=narrow_gauge estas uzata por pasaĝeraj aŭ varaj trajnoj sur trakoj pli mallarĝaj ol la kutima larĝo konsiderata por la lando aŭ fervoja reto, ofte turismaj itineroj aŭ minejaj fervojoj. Tio signifas ke ĝi estas malpli ofta valoro ol railway=rail.

Oni tre instigas uzi gauge=* por specifi la faktan larĝon de la trakoj. Se vi ne scias la ekzaktan larĝon, simple uzu gauge=narrow.

Mallarĝaj fervojoj povas havi ĉeflinian fervojan servon kiel la Retia Fervojo en Svislando aŭ esti malgranda industria fervoja sistemo.

Por fervojoj kiuj transportas miniaturajn modeltrajnojn, kiel tiuj trovitaj en parkoj, railway=miniature estas uzata.
Por trakoj de ondaj fervojoj, roller_coaster=track estas uzata.