Eo:Tag:religion=multifaith

From OpenStreetMap Wiki
Jump to navigation Jump to search
Public-images-osm logo.svg religion = multifaith
Multifaith Yogic Temple - Neddi - Himachal Pradesh - India (26206956954).jpg
Priskribo
Loko dediĉita al religio sed ne al iu specifa religio. Show/edit corresponding data item.
Grupo: religion
Uzebla sur tiuj elementoj
povas esti uzata sur nodojpovas esti uzata sur liniojpovas esti uzata sur areojpovas esti uzata sur rilatoj
Postulas

Stato: uzata neoficiale

Ĉi tiu etikedo povas esti uzata por marki religiajn lokojn, kiuj ne estas specifaj por iu ajn religio. Tiaj lokoj troviĝas ekzemple en publikaj medioj kun multkultura publiko, kiel ekzemple flughavenoj aŭ universitatoj, ofte nomataj "preĝejo" aŭ "silenta ĉambro"[1]. Ankaŭ estas ofte, ke komuna tombejo havas lokon por funebra ceremonio uzebla de iu ajn religia grupo.

Estas preferinde uzi ĉi tiun etikedon anstataŭ lasi la religion netagitajn. Sen religion=multifaith, ne estas maniero distingi lokojn kie mapigisto forgesis aldoni la religian etikedon de religiaj lokoj ne dediĉitaj al specifa religio.

Ekzemplo

amenity=place_of_worship + religion=multifaith + name=Friedhofshalle + note=Ĉambro uzata de malsamaj religiaj grupoj por funebraj ceremonioj, posedata de la urbo Cham uzita por https://www.openstreetmap.org/way/234834023

Diferencigo: Multoblaj specifaj religioj

religion=multifaith ne devus esti uzata kie pluraj, sed ne ĉiuj religioj estas aplikeblaj. ;-separitaj valoroj povas esti uzataj por priskribi religiajn objektojn, kiel templo aŭ tombejo, kiujn dividas specifaj religioj. Ekzemple, aparta religia tombejo, kiu estas kaj kristana kaj juda, povas esti etikedita kiel landuse=cemetery + religion=christian;jewish.

La ;-separita listo estas preferata super religion=multifaith en tiaj kazoj, ĉar ĝi informas kiuj specifaj religioj estas aplikeblaj por la mapita loko.

Vidu ankaŭ

Ĝi estas simila en funkcio al sport=multi.

Por lokoj por funebraj ceremonioj, kiuj estas malfermitaj ankaŭ al sekularaj ceremonioj, vidu la nereligiian etikedon amenity=funeral_hall.

Referencoj