Eo:Wiki

La OpenStreetMap-Vikio (tiu ĉi retejo) estas loko por helpdokumentado, teĥnika dokumentado, kaj varbiloj pri ĉio rilata al la OpenStreetMap-projekto. Ĝi ne estas la OpenStreetMap-projekto mem, sed anstataŭ dokumentejo, fasonita por peri gvidon al mapkontribuantoj kaj uzantoj. Pasigu tempon por esplori tiun ĉi retejon, kaj malkovri novajn aferojn pri OpenStreetMap! La Ĉefpaĝo estas bona ekpunkto; same estas la OSM-kategoriarbo.
Stato kaj ĝusteco de enhavo
La Vikio celas priskribi diversajn kutimajn praktikojn kaj komunumajn konvenciojn, precipe la diversajn mapetikedojn kaj la sencojn de malsamaj valoroj. Kutime, la enhavon de la OSM-Vikio ĝustas, sed tio ne certas. En kazo de dubo, la situacio estas esplorinda, ekz. legi la diskutojn kaj ligitajn diskutejojn, se vi malkonsentus kun iu rekomendaĵo tie ĉi. Kaj, kompreneble ĉar ĝi estas vikio, plibonigi ĝian enhavon estas ĉiam bonvena!
La Vikio estas viva rimedo kaj ne devus traktata, kiel fina, fiksa fonto de informoj. Kiam estas formalaj proponoj kaj decidoj, tiuj emas esti dokumentitaj vikie, kaj estas ja aŭtoritataj (vidu ekzemple Organizitaj redaktigvidlinioj). Krom tio, la dokumentado tie ĉi estas informa anstataŭ preskriba aŭ aŭtoritata (vidu la jenan por plia fono pri tiu filizofio: Ĉiujn ajn etikedojn vi ŝatas). Ĝenerale etikedaj praktikoj, kiuj trapasis la proponaprocezon kaj diskutiĝis, reviziiĝis, kaj aprobiĝis, estas tre rekomendindaj, sed esceptoj ĉiam eblas, sekvante ordinaran prudenton kaj mezuritan juĝon.
Fine, bonvolu noti, ke la Vikio povas enhavi erarojn, mankantajn informojn, malaktualajn paĝojn, malaktualajn (aŭ tute mankantajn) tradukadojn, kaj eĉ paĝojn skribitajn de homoj, kiuj dokumentis siajn preferojn anstataŭ kutimajn etikedajn praktikojn. Se vi rimarkas tian mankantan, nekompletan, malnovecan, aŭ malĝustan enhavon, sendube vi sentu vin libera
ridakti ĝin, aŭ komenci diskuton en la respondaj diskutpaĝoj, se vi dubas. Iu ajn helpo, kiu plibonigas la enhavon de la vikio, estas tre bonvena!
Helpi
Se vi havas ideojn por la vikio, ĝenerale vi povas simple efektivigi ilin per redakti la vikion! Se vi bezonas iun helpon, petu ĝin en Diskuto:Vikio. Aliaj redaktantoj povas helpi kun ĝenerala gvido, tabloj, ŝablonoj, kategorioj, kaj tiel plu...
Pli grandaj restrukturaj projektoj devus ankaŭ diskutiĝi ĉe Diskuto:Vikio. Vidu ankaŭ daŭrantan bontenadon, rilate al Viki-bontenadaj taskoj.
Iloj
La vikio uzas kutimajn ilojn de la MediaVikio-sistemo, kompreneble. La ĉefaj estas:
Teĥnikaj Vikiaj Detaloj
La Vikio funkcias per MediaVikio (https://mediawiki.org). Vidu la paĝon "Specialaĵo:Versio" por ĝisdata vido de kiun version ni funkciigas, kaj kiuj etendaĵoj estas instalitaj. Por detaloj pri la servilo, sur kiu ĝi funkcias, vidu la jenan (bontenitan de Sistemaj administrantoj): https://hardware.openstreetmap.org/servers/konqi.openstreetmap.org/.
Se vi havas ideojn por teĥnikaj plibonigoj al la maniero, en kiu la vikio funkcias (ekz. etendaĵojn ni devus instali), bonvolu aldoni ilin al la diskutpaĝo tie ĉi, kajaŭ krei slipon en Diskuto:VikiProjekta Purigado. Kiel ĉiam, bonvolu fari kelkajn serĉojn por vidi, ĉu iu jam sugestis la samon (inkluzive Guglo-serĉon de tiun ĉi retejo por allasi vin ligi rilatajn diskutojn).
Daŭranta
- Ununura ensaluto inter vikio kaj la OSM-fasado estas evidenta sugesto, kiu estis farita kaj diskutita plurfoje.
- Migrado de parto de la Viki-tradukado al la etendaĵo Traduki estis diskutita: vidu Proponitaj funkcioj/Aldoni etendaĵon Traduki al Vikio, kiu estis akceptita. Realigo atendas solvon de kelkajn teĥnikajn problemojn.
Viki-Ŝutoj / Eksporto
Ĉiutagaj, plenhistoriaj eksporotj de tiu ĉi vikio haveblas tie ĉi:
- https://wiki.openstreetmap.org/dump/ (6.3 GB ekde la 23-a de junio 2026[update])
Tiu ĉi estas agordita por funkciigi dumpBackup.php-n kun --full (Ĉiuj revizioj) ĉiumatene.
Se vi volas pli maljunan kopion ial:
- ŝutodosiero de marto 2023 (75 MB)