Eo:Tag:highway=bridleway

From OpenStreetMap Wiki
Jump to navigation Jump to search
Public-images-osm logo.svg highway = bridleway
Geograph-439361-by-Roger--Kidd.jpg
Priskribo
Vojo destinita por uzo de rajdantoj. Show/edit corresponding data item.
Bildigata sur OSM Carto
Rendering-highway bridleway.png
Grupo: highways
Uzebla sur tiuj elementoj
ne povas esti uzata sur nodojpovas esti uzata sur liniojne povas esti uzata sur areojne povas esti uzata sur rilatoj
Rezultigas
Utilaj kombinaĵoj
Vidu ankaŭ
Stato: uzata neoficiale

Vojo destinita ĉefe por uzo de ĉevalrajdistoj kaj piedirantoj (depende de land-specifaj reguloj). Ili povas esti laŭleĝe asignitaj kiel rajtoj de vojo por piedirantoj kaj rajdantoj (ĉevaloj), sed ne necese. Depende de la lando, ankaŭ biciklistoj povas esti permesataj, kvankam la surfaco eble ne taŭgas.

Kiel mapi

maldekstre Por mapi ĉevalvojpiedon, sufiĉas simpla vojo. Aldonu la tikedon highway=bridleway al ĝi. Vi ankaŭ povas aldoni name=* kaj ref=* se taŭge.

Lando-dependaj regularoj

Anglio kaj Kimrio: publikaj ĉevalvojoj

Ĉefa artikolo: UK access provisions § England and Wales

Multaj ĉevalvojoj en Anglio kaj Kimrio estas rajtoj de vojo, laŭleĝe asignitaj kiel publikaj ĉevalvojoj: ĉi tio donas rajton vojaĝi piede aŭ per ĉevalo.

Biciklistoj ankaŭ havas rajton, krom se la loka aŭtoritato faras kontraŭajn ordonojn. (En ĉi tiu kazo ĉevalvojoj estas kutime signitaj "neniaj bicikloj".) La loka aŭtoritato ne devas certigi taŭgecon por bicikloj, male al piedirantoj aŭ rajdantoj.

En Anglio kaj Kimrio, ĉevalvojo (la fizika trajto) estu tikita kiel highway=bridleway, kiel en la ĝenerala kazo detalita supre.

Ĉevalvojoj, kiuj estas ankaŭ "publikaj ĉevalvojoj" estu aldone tikitaj kiel designation=public_bridleway por indiki la laŭleĝan rajton de vojo.

Foje, vojoj kiuj ne estas fizike ĉevalvojoj estas asignitaj kiel publikaj ĉevalvojoj, kiel kiam rajto vojaĝi piede kaj per ĉevalo pasas laŭ alie privata vojo (ofte, farmovojo). En ĉi tiuj kazoj la fizika trajto havu kian ajn highway=* tikedon, kiu plej bone konvenas al la fizika realo, kun la rajto de vojo indikite per designation=public_bridleway kiel supre.

Germanio: publikaj vojoj vs. arbaroj/agrikulturaj teroj

En Germanio, ĉevalvojoj sur publikaj terenoj estas reguligitaj per la trafikregularo (Straßenverkehrsordnung). La blua signo StVO 238 indikas vojon nur por rajdado. Do uzo de piedirantoj, bicikloj kaj motorveturiloj estas ekskludita, krom se aldona permeso estas donita per aldona signalado.

Nur tiuj publikaj ĉevalvojoj estu tikitaj kiel highway=bridleway.

Zeichen 238.svg

Aliflanke, en arbaroj kaj sur agrikulturaj teroj, la aliro estas reguligita per individua juro en la federaciaj ŝtatoj. Ofte, rajdado estas ĝenerale malpermesita en arbaroj, kaj nur permesita individue sur apartaj vojoj. Ĉi tio estus afiŝita, ekz., per malgrandaj signoj laŭ tiuj vojoj.

Reiterlaubnis am Waldweg DE.jpg

Tial, ĉar uzo por rajdado estas subordigita aspekto sur tiaj arbaraj vojoj, ili ne estu tikitaj kiel ĉevalvojoj, sed anstataŭe kiel highway=track, se ili povas esti uzataj de dustrakaj (arbaraj) veturiloj, alie kiel highway=path. Aldone, la aliro per ĉevalo estas donita per la tikedo horse=yes. Pliaj detaloj de la ŝtato-specifaj regularoj povas esti trovitaj en  Reitrecht.

Vidu ankaŭ